Al bord' rulsxtona flusas ond-post-onde,
Marsxawme niaj horoj strebas limen;
La jxusa kun pasinta ciklas ronde
En pena cxen' antawen malproksimen.
Akusxo en lumfask' de vivawroro
Mallerte rampas al maturo pinta;
Eklipsoj krozas kontraw gxia gloro
Kaj velkodona igxas Temp' kreinta;
Junecon flirtan Tempo tuj amputas
Kaj plugas sulkojn tra trajtar' angxela;
Valoran doton de natur' gxi glutas,
Prepare por falcxisto, la kruela.
Per vortoj varmaj vin versado mia
Protektu kontraw ties man' glacia.
This split EP from two France-based musicians is a gem, both artists recalling the glory days of slowcore in their heart-tugging melodies. Bandcamp New & Notable Jun 11, 2023