The Esperanto version of "Alice's Invitation to Tea"
lyrics
La Te-Invito de Alico
(Lewis Carroll, tr. Donald Broadribb)(PD)
Al Spegulo-loĝantoj Alico deklaris:
“Per la sceptro kaj krono min oni preparis;
Spegulanoj, festenu do gaje vi ĉi-
-uj kun Ruĝa Reĝino kaj Blanka kaj mi.”
“Do plejeble rapide plenigu la glasojn,
Kaj surtable disŝutu la butonamasojn;
Kun katoj en kafo, en teo la musoj,
Salutu Alicon tridek-tri-oblaj tusoj!”
“Ho Spegulo-loĝantoj,” Alico proklamas,
“Honoras vin vidi, min aŭskulti vi amas.
Manĝi kaj trinki estas privilegi’
Kun la Reĝinoj Ruĝa kaj Blanka kaj mi!”
“Do plejeble plenigu la glasojn per ink’
Kaj melaso kaj ĉio agrabla por drink’;
Per cidro el sablo kaj vino el lano
Salutu Alicon naŭdek-naŭ-obla elano!”
Guitars sparkle like distant constellations on the latest from Scythe, who delivers dazzling space rock on their latest LP. Bandcamp New & Notable Apr 3, 2024
Pivoting from German to English, disco to soft rock, the groovy Swiss duo branch out on their first album in six years. Bandcamp New & Notable Mar 28, 2024
Toronto duo expand their frenetic jangle pop with elements of country and krautrock; members of Ratboys, Dummy, and more lend guest vocals. Bandcamp New & Notable Feb 9, 2024
New York duo showcase an enigmatic blend of math rock guitars, pop-punk sing-a-longs, emo confessionals, and even rave-ready synths. Bandcamp New & Notable Nov 15, 2023