Gadokuloj
(Lewis Carroll, tr Donald Broadribb)(PD)
Mi diros al vi ĉion eblan, Mi nur malmulton vidis.
Mi trovis maljunulon feblan, Li sur barilo sidis.
Demandis mi: “Vi kiu estas? Kaj vi kiele vivas?”
Respondo lia en kap’ restas Kiel akv’ tra kribril’ vibras.
Laŭ li: “Mi papiliojn serĉas Kiuj en tritiko pendas.
Mi ilin en pasteĉojn verŝas Kaj en la stratoj vendas.
Mi vendas al velistoj, for- -irontaj sur mar’ ŝtorma—
Al vi mi antaŭdankas por Almozo (ne enorma).”
Sed meditadis mi pri plano Kolori verda barbon
Kaj ventumilon en la mano Teni por kaŝi l’ farbon.
Do ĉar respondi mi ne povis Lian kapon mi nur batis
Kaj kriis laŭte, pugnon movis, Lin ja mi ne kompatis.
Per voĉo milda li pludiris: “Mi marŝas laŭ la vojo
Kaj kiam mi montrojon trovas Bruligas ĝin kun ĝojo.
El cindroj mi pretigi devas Ŝmiraĵon Makasaran17.
Sed nur du pencojn mi ricevas, Do lukron tre avaran.”
Sed meditadis mi pri kiel Sin nutri nur per pasto;
Per tag’-post-taga manĝo tiel Grandiĝus korpovasto.
De flank’ al flank’ mi skuis lin Ĝis lia korpo bluas.
“Sed kiel vi vivtenas vin? Kaj kiel vi vivpluas?”
Respondis li: “Mi gadokulojn Serĉas en la herbo.
El ili faras jakbutonojn Kiel dumnokta servo.
Mi vendas ilin ne por oro Nek por brilad’ arĝenta;
Aĉetas naŭ monero kupra— Oferto vere tenta.”
“Elfosas bulkojn mi kelkfoje, Persage krabojn trafas,
Fiakrajn radojn mi enfojne Serĉas kaj berojn ĉasas.
Do tiel mi pergajnas panon Kaj gajnos ĝin estonte.
Mi krome drinkos vian sanon, Sinjoro, tre volonte.”
Mi aŭdis tion ĉar min ĵus Inspiris nova plano
La Menaj-Ponton18 kontraŭ rust’ Protekti per mollano.
Mi dankis lin ke li informis Pri sia gajn’ de pano,
Kaj ĉefe ke li volon formis Drinki al mia sano.
Kaj nun se mi tro emas fuŝi
Aŭ fingrojn meti en la gluon,
Piedon dekstran penas puŝi
En mian nurmaldekstran ŝuon,
Aŭ pro fervoro tro senbrida Faligas pezon sur piedon, Mi ploras, mi per penso vida
Memoras pri l’ oldul’ homida, Kun haroj blankaj, lip’ rigida, Mieno dolĉa, tono hida,
Piedo ofte malrapida,
Kun brako longa, mano frida, Malsaĝa brov’, okulo rida, Kaj ĉiam kun aspekt’ sordida, Kaj buŝo kiel bov’ avida, Kuraĝa kiel mus’ timida, Grimaco ankaŭ tre perfida, Konstanta peto plenkonfida,
Guitars sparkle like distant constellations on the latest from Scythe, who delivers dazzling space rock on their latest LP. Bandcamp New & Notable Apr 3, 2024
Pivoting from German to English, disco to soft rock, the groovy Swiss duo branch out on their first album in six years. Bandcamp New & Notable Mar 28, 2024
Toronto duo expand their frenetic jangle pop with elements of country and krautrock; members of Ratboys, Dummy, and more lend guest vocals. Bandcamp New & Notable Feb 9, 2024
New York duo showcase an enigmatic blend of math rock guitars, pop-punk sing-a-longs, emo confessionals, and even rave-ready synths. Bandcamp New & Notable Nov 15, 2023